Participate Translate Blank profile picture

Kio okazas kun la lingva diverseco ? [version esperanto]

Published on

Story by

Maitre Sinh

Fr

Note: cet article est une traduction en Esperanto de la version originale en "Europanto " de l'article "que pasa with la diversité linguistic ?" , réalisé par Aleks et posté initialement en commentaire. A vous de voir laquelle est la plus abordable . Plus de traductions d'articles en Esperanto bienvenues

Niaj eŭropaj lingvoj estas ĉiuj la rezultoj de daŭra miksiga proceso.

La nuntempa franca estas granda miksaĵo de klasika latina, de la latina de romiaj militistoj de la kelta, la ĝermana kaj multe pli.

Verdire, mi ne vidas, kial la lingvoj devus ĉesi evolui. Se la romianoj, en pra-tempoj, estus pensitaj tiumaniere (kaj estus sukcesintaj), la germana, la hispana, la angla, la franca kaj ĉiuj aliaj lingvoj nunaj ne ekzistus. Ni parolus nur la latinan !

Sed ili ne kapablis haltigi la evoluon. Ĉu vi opinias, ke estas stultaĵo ? Sed se vi parolas alian lingvon ĉiutage, faru tion ! La « fraspana » aŭ la « hispangla » ekzemple, kiujn parolas la homoj, kiuj havas hispanan devenon en Francio kaj Anglio : ili tre ofte miksas la du lingvojn en la ĉiutaga vivo.

Tial Diego Marani, tradukisto ĉe Eŭropa Unuiĝo, inventis la Europanto (kiun mi skribas ĝuste nun, kompreneble) : ĥaosa miksaĵo de ĉiuj eŭropaj lingvoj, sen reguloj, aŭ almenaŭ unu aparta : fari tiel, ke ĉiuj komprenu min.

Fakte, Diego Marani inventis nenion : li nur sekvis la naturan proceson. Tiu-ĉi ĥaoso estas normala lingva procezo. La malnormala estas deziri haltigi ajnan ŝanĝiĝon en la lingvoj.

Do, kial ni povas fari politikan unuiĝon, monan unuiĝon…sed estus maleble fari lingvan unuiĝon ? Kial ne komuna lingvo ? Ĉar ni devas uzi la anglan ? Se jes, kial ni ne prenis la francan parlamenton por fari eŭropan parlamenton ? Kial ni ne simple prenis la germanan markon por fari la eŭropan monunuon anstataŭ Eŭro ? Kial haltigi la lingvan proceson kiam, male, ni kreis ĉiujn kondiĉojn de miksaĵo kun libera irado de homoj en Eŭropo, ankaŭ la eŭropaj institucioj kiuj estas kiel babela turo ?

En la faktoj, se ni faros nenion (kiel nun), la angla iĝos la komuna eŭropa lingvo. Kio okazas kun la diverseco ?

La lingva demando estas malfacila. La plur-/multlingveco certe estas la plej bona solvo. Sed necesas havi politikon pli volecan, kiel Erasmus (kiel diras Newropeans) kaj (multe) pli da mono. Sed la aliaj politikaj partioj neniam parolas pri la problemo.

Iuj homoj pensas, ke la solvo estas planlingvo. Kompreneble, ne Europanto, kiu estas ŝerco. Iuj deziras la simpligitan latinan, kiu estis komuna lingvo en Eŭropo dum multaj jarcentoj. Aliaj deziras lingvon neŭtralan kaj facilan, kiel Esperanto.

Eŭropo Demokratio Esperanto estas politika partio, kiu partoprenas la eŭropajn balotojn ekde 2004 kun la espero (normala por esperantistoj) reklami tiun lingvon kiel komunan lingvon de Eŭropo.

Kial ne ? Kiel ni diris komence de tiu-ĉi artikolo, estas neniuj kialoj ne pensi pri tio, krom se vi deziras unu tagon paroli nur la anglan aŭ Europanto.

Adresoj :

Eŭropo Demokratio Esperanto: http://www.e-d-e.org/

http://www.europanto.be/ (tre amuzaj malkovrindaj tekstoj)

antaŭa artikolo pri komiksa super-heroo en pre-Europanto

Story by